En gramatiko, nomo estas supernocio por substantivo, adjektivo, numeralo, pronomo; do, vorto kiu aŭ mem estas pronomo, aŭ en frazo anstataŭigeblas per pronomo.
En multaj lingvoj la diversspecaj nomoj havas komunajn ecojn gramatikajn. En Latino, en la slavaj lingvoj ili estas deklinacieblaj; ili povas akcepti determinilon aŭ mem posedas determinecon.
Ankaŭ en Esperanto la nomoj havas plurajn komunajn trajtojn, sekve de kio oportunas referenci ilin per komuna termino resuma; ekz‑e la nomoj povas roli kiel subjekto, objekto, predikativo.
Iujn nomajn trajtojn povas havi nefinitivaj verboformoj (participoj, infinitivo).
La termino estas heredaĵo de la latina terminaro gramatika, en kiu la terminoj por deklinacieblaj parolelementoj (do, ne-verboj) entenis la vorton 'nomen' (nomo): nomen adjectivum (adjektivo), nomen substantivum (substantivo), nomen numerale (numeralo), pronomen (pronomo). Tia etimologio malmulte sencas por Esperanto aŭ por la angla, tamen ĝi estas internacia kaj tial facile rekonebla por la lingvistoj.
Iam oni aplikas la terminon nomo ne nur al unuopaj vortoj, sed ankaŭ al nomaj vortgrupoj. Precipe ofte tio okazas pri la nomoj propraj.
La nomojn (kaj la nomajn vortgrupojn) oni subdividas en